La sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kaj al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de suda Barato. Ĝi kovras la sudan parton de Okcidentaj Ghatoj en Karnatako, Keralao kaj Tamilnado, je altitudoj super 1000 metroj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono sudokcident-ghataj humidaj arbaroj kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo Okcidentaj Ghatoj kaj Sri-Lanko. La montaraj pluvarbaroj estas pli malvarmetaj ol la malalt-altitudaj sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj, kiuj ilin ĉirkaŭas.